about help contact join editorialpolicy newswire publish
 
CHILIO Mar 31
800 arestitoj post protesta tago

Miloj da homoj marshis sur la stratoj por protesti kontraú la transporta sistemo de urbo Santiago, chefurbo de Chilio. La popolo plendas pro la nova transporta sistemo enkondukita de la registaro de prezidantino Michelle Bachelet komence de februaro, kiu rezultigis, inter aliaj aferoj, teruran malabundon de busoj. La manifestacioj koncentrighis en la plej granda parto de periferiaj kvartaloj, kiuj estis pli damaghitaj de la manko de busoj. La popolo okazigas chiutagajn blokadojn ekde la inaúguro de la sistemo.

La manifestaciantoj kaptis la okazon de la protestoj de "Tago de Juna Batalanto" memor-festata en la tuta Chilio omaghe al Rafael kaj Eduardo Toledo, du fratoj murditaj en marto 1985, viktimigoj de polica subpremado. Entute 800 homoj estis arestitaj dum la manifestacio.

Legu pli: Plena raporto pri la krizo en la transporto | Fratoj Vergara -Toledo kaj la tago de la batalanta junularo

Fotoj: [ I | II | III ]

komentu chi raporton
FRONTO KONTRAÚ PLIALTIGO DE BUS-BILETO Mar 16
Gelernantoj denove manifestacias sur stratoj en la urbo Campinas

En mateno de jaúdo, la 15-an de marto, mez-lernejanoj marshis denove sur la stratoj de la urbo Campinas por protesti kontraú la alta prezo de la urba transporttarifo. La manifestacio finis antaú la urbo-domo, kiu estis chirkaúbarita de urba kaj shtata policoj kaj hundoj.

Fine de 2006 S-ro. Hélio de Oliveira Santos, ano de Demokratia Laborista Partio (PDT), urbestro de Campinas, donis malagrablan donacon al la popolo. Li plialtigis la busbileton de R$ 2,00 al R$ 2,25 kaj la prezon de selektita transporto de R$ 2,20 al R$ 2.,60. La plialtigo validas ekde la 19-a de decembro, kiam la lernejanoj feriis kaj la laboristoj ghenerale pretighis por la jarfinaj festoj, en taktiko de la urba registaro por malfaciligo de manifestacioj de malkontentuloj kaj por nerimarkigo au silentigo de la popola malkontento.

En Campinas Fronto kontraú Plialtigo de Bus-bileto aranghas tiajn mobilizojn pere de peticioj, agoj kaj manifestacioj por tiel elmontri plenan indignighon kaj por nuligi la plialtigon. Reprezentantojn de la lernejanoj akceptis la urba sekretario pri transporto, S-ro Gerson Bittencourt, kiu prezentis la kialojn por la plialtigo, sed tio ne konvinkis la gelernantojn pri sia praveco. La sekretarion oni invitis al publika pri-diskutado, okazonta la 12-an de aprilo, sed li ne konfirmis sian partoprenon.

Fotoj: [ I | II ]

Partoprenu

komentu chi raporton
RAJTOJ DE BESTOJ Feb 16
2a Internacia Protesto kontraú Peltoj

Geaktivuloj de diversaj organizoj por defendo kaj liberigo de bestoj protestis la lastan 13-an de februaro, antaú ambasadorejoj kaj konsulejoj de Chinio en pli ol 37 urboj en 27 landoj chirkaú la mondo okaze de la 2-a Internacia Protesto Kontraú Peltoj, denuncinte la kruelon kontraú bestoj en china produktado de peltoj.

Fresh-dataj esploroj konfirmis la shokajn metodojn en bredo, transporto, aresto kaj murdo de bestoj. Inter la specioj trovighas ne nur la kutimaj haút-liverantoj kiel vulpo, kuniklo kaj prociono sed ankaú katoj kaj hundoj, kiuj estas senhaútigataj laú perforta maniero, dum la besto ankoraú vivas. Aliaj bestoj estas murdataj per rompo de kolo, spirhaltigo, subakvigo, gas-venenigo aú elektroshoko en la anuson kaj vaginon . La peltoj estas trompe negocataj, kvazaú temus pri alia-bestaj peltoj. Chiujare pli ol 40 milionoj da bestoj estas murdataj en Chinio por uzado kaj eksportado de peltoj kaj la lando farighis la plej granda monda produktanto de peltoj.

En Brazilo okazis protestoj en la urboj São Paulo kaj Rio de Janeiro. La china konsulejo en  São Paulo rifuzis akcepti protest-leteron adresatan al la prezidanto de Chinio. Dum la china registaro ne entreprenas radikalan shanghon en la traktado de bestoj, la aktivuloj alvokas homojn de chiuj landoj al plena bojkoto al Chinio: al turismo, al chinaj varoj kaj al la Olimpikaj Ludoj okazontaj enPekino en 2008.

Fotoj de la protesto en urbo São Paulo: [ I | II ] Fotoj de la protesto en urbo Rio de Janeiro: [ I | II ] | Video de la manifestacio en urbo São Paulo

Sciu pli pri la pelta industrio: [Videoj pri senfeligo de bestoj | Hejm-pagho de Anti-Fur Coalition ]

komentu chi raporton
OAXACA VIVAS Jan 18
Paca marsho en urbo Oaxaca rezultigis 8 torturitajn homojn

La lastan 17an de januaro en urbo Oaxaca okazis marsho kiu staris el "Monumento a la Madre" direkten al "Plaza de la Danza" por postuli liberecon al politikaj gearestitoj, haltigon de la subpremado, punon al murdistoj de la popolo kaj la forpelon de Ulisis Ruiz Ortiz el urbo Oaxaca. La marsho, alvokita de COFADAPPO, estis paca kaj komencis je la 16a horo per partopreno de pli ol 3.000 homoj.

Je la fino de la manifestacio, kiam la homoj jam estis revenintaj al siaj domoj, 8 aktivuloj estis arestitaj de polica grupo "Preventivos". Post kelkaj momentoj, aliaj 3 aktivuloj ankaú estis arestitaj. Nur post kelkaj horoj, ili estis lokalizitaj: ili estis fizike kaj psikologie torturitaj.

En urbo Santa Lucia del Camino, kie trovighas sidejo de CIPO-RFM (Consejo Indigena Popular de Oaxaca - Ricardo Flores Magón - Popola Indighena Konsilantaro de urbo Oaxaca) estas sen-numerplata cirkulanta taksio kiun CIPO suspektas esti minaca.

CIPO-RFM lanchis alvokon al chiuj popoloj de la mondo, alighantoj al "Otra Campaña" (Alia Kampanjo), al liberaj amas-komunikiloj, fratoj kaj fratinoj, por ke chiuj helpu disvastigi tion kio okazas en Oaxaca kaj por ke chiuj faru agojn kaj premojn che Federacia Registaro por la liberigo de la politikaj arestitoj kaj por la solvo de la justaj postuloj de la popolo de Oaxaca.

Fotoj :: [I | II | III | IV ]

Videoj :: [I | II | III ]

komentu chi raporton
ESPRIMLIBERECO Dec 21
Juraj procesoj kontraú la aktivuloj estas nuligitaj en provinco Santa Catarina

Venko de la sociaj movadoj en provinco Santa Catarina (Brazilo): Estis nuligitaj la juraj procesoj kontraú la aktivuloj Leo Vinicius kaj André Moura Ferro, akuzitaj de Justica Tribunalo pri "krimo kontraú la honoro". En novembro 2005, Leo kaj André verkis artikolojn kritikantajn la haltigon de apliko de legho pri senpaga busbileto en urbo Florianópolis. Ili denuncis la decidon kiel esence politikan kaj la superajn jughistojn kiel uzantojn de falsaj argumentoj por fundamenti la verdikton.

Krome pezis sur Leo Vinicius, ano de Movado por Senpaga Bus-veturo, alia proceso malfermita de prokuroroj Gilberto Callado kaj Vanessa Cavalazzi, respondeculoj pri la jura proceso, kiu nuligis la leghon pri senpaga bus-veturo. Kontraú la akuzoj okazis kolektado de subskriboj de aktivuloj kaj organizoj de chiuj partoj de Brazilo, kaj ankaú publika ago antaú la sidejo de Justica Tribunalo.

Tamen Leo Vinicius devos dejhori 120 horojn por komununaj servoj, kion en inter-akordiga aùdienco li akceptis kompense por nuligo de la proceso. Malgraú akcepto de la interkonsento, li plu opinias ke li ne krimis: "Kritiko al la institucioj estas principo de demokratio. La socio devas kontrolpovi la instituciojn" -li asertas.

Fotoj | Legu Intervjuon de Leo kaj Andre | Artikoloj de Leo Vinicius kaj André Moura

komentu chi raporton
AMAS-TRANSPORTO Nov 21
Urbo-registaro anoncas plialtigon de bus-tarifo kaj sektoroj de la socio organizighas

Post kelksemajna spekulado pri plialtigo de bus-tarifo en la urbo São Paulo, la urbestro Gilberto Kassab (Liberala Partio) anoncis la lastan jaúdon plialtigon je 15%, altigante la nunan tarifon de R$ 2,00 al R$ 2,30. Ekde la lasta tarifa plialtigho, en marto 2005, kiam la tarifo altighis de R$ 1,70 al R$ 2,00, la inflacio en tiu periodo, laú IPCA (Ampleksa Indico de Prezoj al Konsumantoj), sumis 6,9%. La urba registaro argumentas ke la plialtigo necesas por malpliigi la efikon de la senpagaj bus-biletoj kaj de la unupreza vetur-bileto al la bugheto. La kalkuloj tamen restas kashitaj en ia "nigra skatolo", dum videblas nur plialtigho de multmilionaj subvencioj al busaj entreprenistoj.

En la periodo de la lasta plialtigho ghis nun, la loghantaro de São Paulo konstatis konsiderindan kvalitan malplibonighon de la publika transporto: bus-malpliighon, nuligon de itineroj, allason de pli multaj pasagheroj en busoj kaj limigojn al uzebleco de la unupreza, integrita bileto. Pli granda kvanto de pasagheroj farighis ne nur en busoj sed ankau en metroo kaj trajnoj, pri kiuj oni ankau baldaú anoncos tarif-plialtigon. Laú Movado por Libera Pas-permeso (Movimento Passe Livre), tiaj argumentoj montras ke se la logiko de la amas-transporto turnas sin nur al profito, la prezo de la bus-bileto chiam plialtighos.

Responde al la tarifa bus-plialtigo, organizighas diversaj sektoroj de la socio por aranghi serion de manifestacioj kaj agoj por ke la tarifo denove ne plialtighu. La slogano estos: "Se plialtighos la tarifo , la urbo haltos!" Diversaj grupoj kaj sociaj movadoj kunvenis mardon, la 21-an de novembro, che la Ne-Registara Organizo "Eduka Agado" (Strato General Jardim, 660), kaj aliaj agoj certe okazos dum chi tiu semajno.

[ CMS alvokas al manifestacio kontraú plialtigo de busa tarifo en la urbo São Paulo, la 23-an de novembro | 15%-a plialtigo de bus-biletoj : chu tio ne estas inflacio? | Integrita bileto plialtighos al R$ 3,50 en la urbo São Paulo ]

komentu chi raporton
DEMOKRATIIGO DE AMAS-KOMUNIKILOJ Oct 16
4a Nacia Semajno por la Demokratiigo de Amas-komunikiloj

En Brazilo, naú familioj regas la chefajn amas-komunikilajn entreprenojn de la tuta lando. Ili informas laúplache tion, kion ili volas, dum 175 milionoj da homoj aúskultas silente. Tiu kontrolo pri la informado, kiu cirkulas tra la lando estas tute kontraúa al la interesoj de la socio.

La "amas-komunikiloj de malmultaj" atencas la homajn rajtojn, konstruas valorojn, kiuj utilas al privataj interesoj malprofite al publikaj interesoj - kaj ja evidente dum la balotadoj - influas rekte la formadon de la publika opinio.

La diverseco de la lando kaj la interesoj de la socio ne estas spegulata en la naciaj amas-komunikiloj. Ghuste por komenci tian debaton, kolektivo de organizoj, retoj kaj forumoj en diversaj brazilaj regionoj organizas la 4-an Nacian Semajnon por Demokratiigo de la Amas-komunikiloj.

Debatoj, rondaj tabloj por interparolo kaj ankaú kulturaj prezentadoj montros al la socio ke la amas-komunikiloj apartenas al ghi, ke informo estas publika posedajho kaj ke komunikado estas rajto.

Hejm-pagho de la semajno

Lokaj programoj: Urbo Goiania | Urbo Vitória | Urbo São Paulo | Urboj Tefé kaj Alvarães (provinco Amazonas) | Urbo Brasília (DF)

Sono: 4-a Nacia Semajno por Demokratiigo de la Amas-komunikiloj

komentu chi raporton
LIBERECO DE OPINIO Oct 01
Ago postulas nuligon de juraj procesoj kontraú Leo Vinicius kaj André Moura Ferro

La lastan vendredon, la 29-an de septembro, 20 geaktivuloj venis antaú Justican Tribunalon de Provinco Santa Catarina, en urbo Florianópolis (Brazilo), postuli nuligon de juraj procesoj kontrau la aktivuloj Leo Vinicius Liberatto kaj André Moura Ferro. La Tribunalo akuzis ambaú aktivulojn "atenci kontrau honoro kaj digno de la membroj de tiu chi Justica Kortumo".

Novembre de 2005 Leo kaj André verkis artikolojn kritikantajn la haltigon de apliko de legho pri senpaga busbileto. Ili denuncis la decidon kiel esence politikan kaj la superajn jughistojn kiel uzantojn de falsaj argumentoj por veni al la verdikto. Krome Leo estas akuzita ankaú en alia proceso fare de prokuroroj Gilberto Callado kaj Vanessa Cavalazzi, iniciatintoj de Kontraúkonstitucia Direkta Ago, kiu rezultigis la nuligon de la legho pri senpaga bus-veturo.

La Tribunalo proponis al Leo Vinicius 120-horan dejhoradon en komunumaj servoj, kiel kondichon por nuligo de la du juraj procesoj. Malgraú tio ke li plu opinias ke li ne krimis, ke "kritiko al la institucioj estas principo de demokratio" kaj ke "la socio devas havi kontrolon de la institucioj", Leo akceptis la proponon. Prokuroro Callado tamen asertis ke li procesos kontraú Leo postulante monkompenson kaj reprenon de la dirajho. Siaflanke André rifuzis la proponon (90-horan dejhoron en komunumo registrita che la Tribunalo) kaj do alfrontos la proceson.

Fotoj | Legu Intervjuon de Leo kaj Andre | Artikoloj de Leo Vinicius kaj André Moura

komentu chi raporton
DIREKTA AGO Sep 13
Chilio: 33 jarojn post la pucho, atakoj al simboloj de kapitalismo

Dimanchon, la 10-an de septembro, miloj de chilianoj marshis proteste sur la stratoj por peti juston kontrau la krimoj de la diktaturo de Pinochet kaj ankau por protesti kontraú kapitalismo. La 11-an de septembro 1973, infiltritaj de CIA-agentoj kaj gviditaj de Pinochet, partoj de la chilia militistaro bombardis la Registaran Palacon, okazigis la murdon de socialisma prezidanto Salvador Allende, startigis murdadon de pli ol 3.000 chilianoj por interrompi la proceson de konstruado de la "popola potenco" kaj tiel malfermis vojon al nov-liberalismo.

Post 33 jaroj la maldekstro avancis forte sed dividite. Okazis ne nur pacaj protestoj de hom-rajtaj grupoj, studentoj, ktp... sed ankaú rektaj agoj per atakoj al simboloj de kapitalismo nome bankoj kaj registaraj konstruajhoj. Membroj de komunismaj Partio kaj Junularo atakis anarkiistojn kaj farighis alfrontoj kontraú polico. Laú Sendependa Centro de Amas-komunikiloj de la urbo Santiago, 33 homoj estis arestitaj kaj 4 policistoj, vunditaj.

Speciale pri la chilia 11-a de septembro okazos prezentado de Latinamerika Festivalo de la Laborista Klaso (FELCO) en São Paulo, che Espaço Contraponto (Strato Medeiros de Albuquerque, 55), dimanchon, la 17-an de septembro, je la 14-a horo. Tiam oni projekciigos la filmojn: "La Batalo de Chilio" de Patrício Guzmán (kun paúzoj inter la tri partoj), "La 11an de septembro" parte de Ken Loach, kaj "Chile Top Ten", de kolektivo "Kie situacias Latinameriko". Post la projekcio oni neformale pridebatos Chilion, la popolan potencon kaj la lingvajhon de la filmoj.

Bildoj de la protestoj kaj hejm-paghoj | Detala priskribo de dokumenta video "La batalo de Chilio" | Sendependa Centro de Amas-komunikiloj en urbo Santiago | Lokoj de projekciadoj de FELCO en intinera parto de la Festivalo |

komentu chi raporton
MOBILIZO POR PACO Aug 03
Libana komunumo mobilizas la urbon São Paulo

En la urbo São Paulo estas la plej granda libana komunumo ekster Libano: el la 6 milionoj da libananoj kaj iliaj posteuloj vivantaj en Brazilo, preskaú 2 milionoj loghas en la urbo São Paulo. Tio montras la gravecon, kiun la libana cheesto signifas por la disvolvigho de la urbo, kaj ankaú la simbolan lokon, kiun la urbo São Paulo reprezentas por Libano. Pro tio ke la ekvilibro de religia reprezentado estas afero delikata, ekde la jaro 1932-a ne farighas popol-nombrado en Libano. Oni supozas ke la libana loghantaro en Brazilo estas pli granda ol tiu de Libano mem.

Chi-tiel la libana komunumo en la urbo São Paulo, kunordige de Solidareca Komitato de Arabaj Popoloj, instigas la tiel nomitajn "Ago-tagojn por la Paco" kontraú la israela atako al Libano. La ago-tagoj konsistas en la jenaj aranghoj: parta fermado de la komerco en kvartalo Brás, strato "25-a de Marto" kaj aliaj lokoj de elstara libana komunumo, vendredon, la 4an de aúgusto; granda marshado por la paco, dimanchon, la 6-an de aúgusto, je la 10-a horo matene ekde Placo Oswaldo Cruz (che metro-stacidomo Paraíso) por kolekti subskribon de peticio postulanta de la brazila registaro: 1) publikan kontraústaron al la amasmurdo de la palestina kaj libana popoloj, kiu mortigis pli ol 10 brazilanoj kaj iliaj familianoj; 2) nesubskribon de Traktato Por Libera Komerco inter MERCOSUL kaj Israelo; 3) tujan revokon de la Ambasadoro de Brazilo en Israelo kiel rimedon de protesto.

Fotoj: [ [São Paulo] Komercistaro funebras kontraú la israelaj atakoj | [São Paulo] Fotoj pri la manifestacio kontraú la atakoj fare de Israelo - I | II |

komentu chi raporton
LOGHEJO Jul 09
Sendomigo minacas 40 familiojn en São Paulo

La 12-an kaj 17-an de julio chirkaú 40 familioj perdos siajn loghejojn en la chefurbo de la brazila provinco São Paulo pro registara sendomigo. Nun tiuj homoj loghas en kvin domoj kaj en hotelo che strato Conselheiro Lafaiete, apud la metroa stacidomo "Bresser".

Lastsabate, vespere de la 8-a de julio ili provis okupi domon neprizorgatan jam de 10 jaroj che strato Frei Gaspar. La agadon nuligis la polico, kio rezultigis areston de aktivulo de Movado por la Rajto je Loghejo (Movimento pelo Direito à Moradia - MDM). La aktivulo estis tamen preskau tuj liberigita.Tiuj familioj havas pasintecon de rezistado: ili tendumis dum preskaú 20 tagoj antaú la sidejo de Kompanio por Domkonstruo kaj Urba Disvolvigho (Companhia do Desenvolvimento Habitacional e Urbano - CDHU), kaj alfrontis sendomigojn che strato Mooca kaj ankaú che strato Consolação.

Ghis nun neniu alternativo estas proponita al ili fare de la registaraj instancoj. Intertempe oni malpermesis ilin okupi aliajn forlasitajn domojn en la urbo.

komentu chi raporton
LA INDIGHENA AFERO Jun 04
Pligrandighas murdado de indighenoj. Genocido minacas popolojn.

En la lastaj tri jaroj, 127 indighenoj estis murditaj en Brazilo. 50 el ili en la provinco Mato Grosso do Sul. Tiuj informoj estas en la raporto "La Perforto kontraú Indighenaj Popoloj en Brazilo" disvastigita de Misia Indighena Konsilantaro - Conselho Indigenista Missionário (CIMI) - la lastan 31-an de majo. Laú antropologo Lúcia Rangel, organizanto de la esploro, povas esti karakterizata kiel genocido la situacio de Guarani-Kaiowá-aj indighenoj  de Mato Grosso do Sul, kie 29 indighenoj estis murditaj nur en 2005.

Multaj el tiuj murdoj estis antaúmenditaj. La raporto montras ankaú pligrandighon de la kvanto de murdprovoj, mort-minacoj, korpaj lezoj, seksperfortoj kaj invadoj de indighenaj teritorioj.

La raporto  asertas ankaú tion ke en Brazilo estas 17 indighenaj etnoj suferantaj pro genocida praktiko.  La pligravigho de la minaco shuldighas al la ekspansio de la terkultura limo, nur antaúnelonge atinginta Amazonion.

komentu chi raporton
LATINA AMERIKO May 02
Bolivio shtatigas gason kaj petrolon

Laú neatendita maniero, la bolivia Unua de Majo estis signita per la okupo, per armeaj trupoj, en la instalajhoj de brazila entrepreno PETROBRAS en Bolivio. La agado, en kiu partoprenis prezidanton mem Evo Morales, en unu el la rafinejo, signis la komencon de la shtatigo de gaso kaj petrolo. Bolivia vic-prezidanto, Álvaro Garcia, asertis ke la gelaborantoj de energia shtata entrepreno Yacimientos Petrolíferos Fiscales Bolivianos (YPFB) kaj militistoj komencis prenu sur sin la kontrolon de 56 petrolaj instalajhoj. Antaú nelonge, COB (Central Obrera Boliviana) unu el la chefaj politikaj fortoj soci-politikaj plendis pro la malmultaj progresoj de la registaro pri la shtatigo de la naturaj rimedoj. Paralele kun la mobilizighoj okaze de la Unua de Majo, alvokitaj de MAS ( Movimento ao Socialismo) - partio de prezidanto Evo Morales - COB estis alvokinta mobilizighon por forpeli "la negacion de Evo Morales elpeli la transnaciajn entreprenojn, shtatigi sen monkompenso la gason kaj la petrolon kaj chesigi la regadon de nov-liberalismo kaj posedantoj de teroj". Ankoraú ne eblas mezuri la impakton de la decido de la bolivia registaro en la rilatoj kun COB, kiuj kune kun la multnaciaj entreprenoj estis surprizitaj pro la dekreto.

La brazila registaro estis surprizita kaj alvokis kunsidon matene de la 2a de majo, marde, por taksi la decidajn agojn. La brazilaj amas-komunikiloj kaj la dekstraj fortoj jam montris indicojn ke ili esploros la okazintajhon por postuli de la brazila registaro ian reprezalion. La situacio klinighas esti pli kompleksa char tuj post la dekreto, Evo Morales promesis shtatigi chiujn naturajn rimedojn de la lando. "Ni estas komencantaj shtatigi la hidrokarbonojn. Morgaú estos la minekspluatado kaj la arbaraj rimedoj. Temas pri chiuj naturaj rimedoj".

komentu chi raporton
GESTUDENTA LOGHEJO Apr 07
Geloghantoj de Gestudenta loghantejo estas elpelitaj!

Ekde la 3a de aprilo, la geloghantoj de la Rio-de-Jhanejra Domo de Gestudentoj , en urbo Niteroj', estas tendumantaj ekster ilia Domo, el kiu ili estis elpelitaj. La Rio-de-Jhanejra provinca registaro altrudis novan statuton kaj novajn regulojn por la funkciado de la Domo, sed la gestudentoj, kiuj ne konsentis aú kiuj ne partoprenis la novan elektan proceson estis elpelitaj pere de justica ordono (pri redono de posedajho de la konstruajho al la registaro), pere de help-agado de la provinca militista polico. Kelkaj posedajhoj de la gestudentoj estis transportitaj al la urba registara deponejo kaj tie restos ghis ili pagos tarifon kaj frajton por repreni ilin.

Ekde jaro 2003, la Rio-de-Jhanejra provinca registaro efektivigas decidojn por malplenigi kaj prov-fermi la la Rio-de-Jhanejran Domon de Gestudentoj, sed la gestudentoj sukcese rezistadis. La Domo ekzistas jam de jardekoj kaj oni jam provis malfermi ghin divers-foje. La gestudentoj estas tendumantaj per nedifinita tempo, serchante solvon por la problemo, sed la registaro vershajne estas necedema.

Sciu pli:

Fotoj: [ I II ]

[ Teksto pri la lukto por studanta loghejo en UFF en jaro 2003 |  kontraú-konstituciajha elpelo de gestudentoj en urbo Niteroj']

komentu chi raporton
TUTMONDA REZISTADO Mar 26
Geaktivuloj de Indymedia de Belorusujo petas solidarecon

Laú geaktivuloj de Indymedia de Belorusujo en urbo Minsk, en la lasta nokto (la 24an de marto) je la 03:30a horo frumatene, OMON detruigis tendaron kiu estis organizita en la centro de la urbo por protesti kontraú la fraúdo en balotoj en Belorusujo. Inter 30 kaj 40 tendoj estis detruitaj kaj chirkaú 500 homoj estis malliberigataj. Inter la tendoj detruitaj estas tiu de Indymedia de Belorusujo kaj multaj malliberigatoj estas radikalaj geaktivuloj kiel tiuj de anarki-punka bando Deviation (la kantisto Stas Pochyobut) kaj la geeldonistoj de humora revuo anarkiisma Navinki. Chi tiuj malliberigatoj estis sovaghe brutigitaj. La policaj arestejoj jam estas plenaj kaj la homoj arestitaj che Strato Oktobro estis transportitaj al nekonataj lokoj for de la urbo: laú informoj, al urbo Zhodino. La ghusta loko de la arestejo, la kondichoj en kiuj trovighas la malliberigatoj kaj la akuzoj al ili direktitaj estas nekonataj. Geaktivuloj de Indymedia stimas ke miloj da homoj estis arestitaj en la lastaj 10 tagoj en tuta Belorusujo. Geaktivuloj belorusaj petas iu ajn solidarecon kaj agon che la ambasadorejoj de Belorusjuo en la tuta mondo!

Belorusaj geaktivuloj petas iun ajn solidarecon kaj agojn che la ambasadorejoj (1) (2) en la tuta mondo.

Videoj:19/03/2006 (1)  (2)  25/3/2006 (3)

komentu chi raporton
   
Editoriais Antigos
 
 
  Shanghu la paghan koloron de sca
 
 
Vidu la kalendaron pri la manifestacioj
 
lastaj novajhoj
 
Publikigu tie chi vian raporton
 
Text SAMA/AMIANTO: RECEBEU ISO POR "ROUBO/SONEGAÇÃO/CRIME AMBIENTAL", ETC
04-07-2009 07:54

Text Irã. Preso, espancado e estuprado: Relatos de um manifestante
04-07-2009 05:23

Text LBI persegue militantes
04-07-2009 03:35

Image [Fortaleza] Fotos da Ocupação Raízes da Praia
04-07-2009 02:19

Image [Fortaleza] MCP ocupa terreno na Praia do Futuro e é reprimido por milícia
04-07-2009 02:14

Image Lançamento do CD Poesia Artigos do encarte
04-07-2009 02:02

Text RUÍNA MORAL
04-07-2009 01:21

Text Banco do Brasil: o PIOR banco do Brasil
04-07-2009 00:44

Image CIA, Fundação Ford e a Confecom
04-07-2009 00:02

Text Internet tem que ser serviço essencial para garantir o futuro do Brasil
03-07-2009 21:56

Image Newsletter Campeonato do Sisal ? Bahia.
03-07-2009 19:52

Image Governo Municipal de Serrinha esta fora de tempo
03-07-2009 19:27

Text Wagner apóia criminoso na Bahia
03-07-2009 17:52

Image Submarino israelense percorre canal de Suez em sinal para o Irã
03-07-2009 17:24

Text TRIBOS INDÍGENAS BRASILEIRAS ENTERRAM CRIANÇAS VIVAS.
03-07-2009 17:21

Text voce é do tipo que gosta de ler desgraceira?
03-07-2009 16:20

Text A INTERNET NO IRÃ E O OCIDENTE
03-07-2009 15:52

Text Crimes cibernéticos
03-07-2009 15:51

Text Anarquistas expropriadores (em quadrinhos)
03-07-2009 15:47

Text EPIDEMIA DE CORRUPÇÃO AVANÇA NOS ESTADOS
03-07-2009 15:40

Text URGENTE: Novo E-mail da CMA HIPHOP
03-07-2009 15:36

Text [México] Carta en solidaridad con Ostula
03-07-2009 15:21

Text MUSEU DA CORRUPÇÃO NO BRASIL
03-07-2009 15:20

Text Continuam execuções no Irã.
03-07-2009 15:18

Text Três ataques com bombas na Grécia nas últimas 24 horas
03-07-2009 14:53

Text O governo e o golpismo
03-07-2009 14:32

Text Presidente do Sistema Fecomércio afirma que RS passou a ser um Estado investidor
03-07-2009 14:25

Text Se eles não podem protestar nós podemos
03-07-2009 14:01

Text A quadrilha do Senado e S.T.F gostam de leite ?
03-07-2009 13:49

Text TRANSMISSÃO AO VIVO RÁDIO ELAOPA
03-07-2009 13:32

Text CAPITALISMO VAI MATAR 1 BILHÃO
03-07-2009 13:11

Text A Podridão da Política Goiana
03-07-2009 12:46

Text O esquadrão da morte é institucionalizado em Goiás
03-07-2009 12:42

Text ¿Transición Forzada?
03-07-2009 12:37

Text Anthrax, Scorpions, Scabie Mites, and Spider Bites
03-07-2009 12:21

Text Comédia de erros em Honduras
03-07-2009 12:17

Text SAMA/ETERNIT: PEDIDO DE BLOQUEIO DE R$ 3 BILHOES
03-07-2009 12:07

Text O Transporte da grande Goiânia já é um inferno! Resposta a Rosenwal Ferreira e M
03-07-2009 10:53

Text As primas da quadrilha do Supremo Tribunal Federal do Brasil
03-07-2009 10:49

Text [França] Acampamento Sem Fronteiras em Calais
03-07-2009 10:33

Text [Itália] G8 2009, desde Roma olhando até Áquila e o mundo
03-07-2009 10:31

Text [EUA] Eco-anarquistas vão a júri por ?advogar literatura e materiais que defende
03-07-2009 10:29

Text O liberalismo econômico e a direita cristã
03-07-2009 10:08

Text Juízes e MP rejeitam projeto que torna crime violar prerrogativas de advogados
03-07-2009 10:02

Image A Coréia do Norte que a mídia ocidental não mostra
03-07-2009 09:38

Text PEDRA DE AMIANTO NO FORUM DE MINAÇU
03-07-2009 08:54

Text ROUBOS/CRIMES DE GOIAS CHEGAM A IMPRENSA
03-07-2009 08:44

Text semanario ALTERNATIVAS
03-07-2009 07:32

Text Floripa-Nota do MPL sobre a intervenção da prefeitura nas empresas de transporte
03-07-2009 05:57

Text Relato de um estudante em greve e ocupado!
03-07-2009 05:29

Text PERGUNTAS QUE CONSTRANGEM
03-07-2009 02:04

Image ESTÁ CHEGANDO... II ENCONTRO PRÓ-FEDERAÇÃO ANARQUISTA DE SÃO PAULO
03-07-2009 01:39

Text Banco Mundial e BCIE suspendem ajuda a Honduras
03-07-2009 01:26

Text Um olhar anarquista sobre os protestos no Irã
03-07-2009 01:06

Text Banco do Brasil - Interdição já
03-07-2009 00:39

Text Banco do Brasil: Dívidas Agrícolas
03-07-2009 00:02

Text Banco do Brasil: ESCÂNDALO
02-07-2009 23:22

Text Stonewall: para além da ?visibilidade?
02-07-2009 23:19

Text Nota de repúdio do grupo Pão e Rosas frente ao assassinato de Marcelo Campos!
02-07-2009 23:10

Text 5 anos de ocupação no Haiti
02-07-2009 22:56

Image II Encontro Pró-Federação Anarquista de São Paulo
02-07-2009 22:20

Text Banco do Brasil: ESCÂNDALO
02-07-2009 22:06

Text "Democracia" sem a maioria.
02-07-2009 20:40

Text Derrotar com a ação direta da classe operária o putsh reacionário!
02-07-2009 20:18

Text Um ambientalista para Presidente : onde achar ?
02-07-2009 20:09

Text Repudiamos o golpe pró-imperialista em Honduras - Nota da CST-PSOL
02-07-2009 18:36

Text A casa da mãe Joana
02-07-2009 18:03

Text O que anda acontecendo com o CMI???
02-07-2009 17:44

Text Sarney e a crise do Senado
02-07-2009 17:20

Text Serra e a PM
02-07-2009 17:19

Text Sarney ou não Sarney, esta NÃO é a questão
02-07-2009 14:10

Text Educação Ambiental e Mudança de Comportamento
02-07-2009 13:51

Text Honduras: contra golpe e impasse político
02-07-2009 13:48

Text Honduras: golpe, resistência e possibilidades
02-07-2009 13:43

Text O Senado que se basta
02-07-2009 13:41

Text Honduras o el cuento de la no intervención norteamericana
02-07-2009 13:18

Text Breves anárquicas da Grécia
02-07-2009 11:39

Text Ministro Dr. Joaquim Barbosa.
02-07-2009 11:35

Text Antes da posse/Depois da posse.
02-07-2009 11:27

Text [Honduras] Un Globo de Ensayo para un Golpe de Estado
02-07-2009 10:36

Text El golpe en Honduras
02-07-2009 10:14

Text Capitão da PM-Go-ADERIVALTER MARTINS E FURTO DE MADEIRA
02-07-2009 07:33

Text Deputado Paulo Magalhães (DEM) mais gordo e mais rico
02-07-2009 02:28

Text Video "Ditadura, Nunca Mais!"
02-07-2009 02:23

Text O espectro de Lula
02-07-2009 01:01

Image [P&R] Repudiemos o golpe em Honduras!
02-07-2009 00:57

Text MENTIRA, MENTIRA, MENTIRA!
02-07-2009 00:56

Text [P&R] PUC-SP: Abaixo a ditadura da Igreja e da Reitoria!
01-07-2009 23:16

Image Honduras: "Sim, é possível, com greves e piquetes, os golpistas retrocedem!"
01-07-2009 23:13

Image Indian Divorce in USA
01-07-2009 23:07

Image Protesto contra proibição de documentário acaba em pancadaria no Acre.
01-07-2009 18:15

Text (SP) Famílias da Nove de Julho vão para debaixo de viaduto
01-07-2009 18:01

Text O fim da Era Bush e o que será que vem agora
01-07-2009 17:59

Text A COVARDIA EM HONDURAS
01-07-2009 17:49

Text Essa vai para os trotskistas!!
01-07-2009 16:15

Text USP e UNESP ? Greve estudantil continua!
01-07-2009 16:06

Image Combativa manifestação pelo Passe Livre no Centro de Belo Horizonte
01-07-2009 16:01

Text #forasarney
01-07-2009 15:06

Text Reitor da UNESP cede aos estudantes de Marília: mas para nós é pouco
01-07-2009 14:38

Text Jornalista não é policial
01-07-2009 14:24

Text A esquizofrenia das ideologias do livre mercado
01-07-2009 13:41

Text Ativista do Software Livre é preso em Honduras
01-07-2009 13:15

Text A Criticidade é sempre necessária
01-07-2009 13:03

Text Democratizando o Audiovisual
01-07-2009 12:36

Text Polícia Civil, um sonho perdido
01-07-2009 12:23

Text Estudantes da UNESP-Marília continuam, por unânimidade, a greve.
01-07-2009 11:49

Image Projeto "Meu Morro, Meu Olhar - O olhar das crianças sobre o Morro do Papagaio"
01-07-2009 11:43

Image Epitafio al Libelo ¿Quien Financia a Luis Agüero Wagner?, de Fernando Lugo
01-07-2009 11:26

Text Marxismo e Crise Capitalista: Leis de Desenvolvimento e Decadência do Capital
01-07-2009 11:18

Image Filme sobre o contexto global da energia nuclear e a exploração de urânio na Aus
01-07-2009 10:45

Tio chi estas kolumno por libera publikigo. SCA ne respondecas pri la enhavo de tiuj artikoloj

Arquivo de notícias